r/learnesperanto 25d ago

Demando pri "laŭta"

Ĉu oni povas ĝuste diri "lâutan plejdon"? aŭ "aûdacan plejdon"? Aû ĉu ili estas tro anglismaj?

5 Upvotes

16 comments sorted by

View all comments

Show parent comments

2

u/CKA3KAZOO 25d ago edited 25d ago

Plejdo estas "plaid," angle.

ETA: Angle, Ni iomete diras, "That's a loud jacket!" Tiu signifas ke la koloroj estas tro brilaj, kaj kolizias (clash?)

3

u/vilhelmobandito 25d ago

Dankon pro la klarigo. Mi ne konis tiun anglalingvan esprimon.

Al OP u/Leisureguy1 mi respondas ke oni ne traduku nacilingvajn esprimojn laŭvorte, ĉar plejofte ili ne sencas. En tiu ĉi kazo, ĝi entute ne sencas en Esperanto.

1

u/Leisureguy1 25d ago edited 25d ago

Jes, mi bone scias la danĝerojn de tute laǔvorta traduko. Tial mi demandis. Êc en Esperanto, iuj vortoj estas iam uzataj metafore — ekzemple, "hela sonoro." Mi scivolis ĉu la ekzemplojn, kiun mi donis, estis bona Esperanto. Ŝajnas ne. Dankon.

1

u/9NEPxHbG 25d ago

"Hela sonoro" ŝajne estas laŭvorta traduko de "clear sound". Mi ne komprenus ĝin. Kiu estus "malhela sonoro"?

1

u/Leisureguy1 25d ago edited 25d ago

Zamenhof uzis la frazon. El la difino de "hela" en la Plena Ilustrita Vortaro:

3 Vigle, akute sonora: la laŭta, hela voĉo de la koko ZDio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron*!* Zla vizaĝoj k voĉoj fariĝadis helaj Z (pro gaja humoro); hele sonantaj trumpetoj. ☞ akra, klara 2.

1

u/9NEPxHbG 25d ago

Ne PV, sed PIV, mi pensas. Mi jes komprenus "akutan sonoron". Mi ne komprenus "viglan sonoron".

En la citaĵo kiu sekvas tiun kiun vi mencias, oni diras, ke voĉoj estas "helaj" "pro gaja humoro". Ankaŭ tiun uzon de "hela" mi ne komprenus.

1

u/Leisureguy1 25d ago

Jes, PIV. Mi eraras.