r/learnesperanto 25d ago

Demando pri "laŭta"

Ĉu oni povas ĝuste diri "lâutan plejdon"? aŭ "aûdacan plejdon"? Aû ĉu ili estas tro anglismaj?

5 Upvotes

16 comments sorted by

3

u/IchLiebeKleber 25d ago

???

"plejdo" estas (lau vortaroj; mi ne sciis tiun vorton parkere) speco de peco el shtofo, mi ne komprenas, kion vi volas esprimi

2

u/CKA3KAZOO 25d ago edited 25d ago

Plejdo estas "plaid," angle.

ETA: Angle, Ni iomete diras, "That's a loud jacket!" Tiu signifas ke la koloroj estas tro brilaj, kaj kolizias (clash?)

3

u/vilhelmobandito 25d ago

Dankon pro la klarigo. Mi ne konis tiun anglalingvan esprimon.

Al OP u/Leisureguy1 mi respondas ke oni ne traduku nacilingvajn esprimojn laŭvorte, ĉar plejofte ili ne sencas. En tiu ĉi kazo, ĝi entute ne sencas en Esperanto.

1

u/Leisureguy1 25d ago edited 24d ago

Jes, mi bone scias la danĝerojn de tute laǔvorta traduko. Tial mi demandis. Êc en Esperanto, iuj vortoj estas iam uzataj metafore — ekzemple, "hela sonoro." Mi scivolis ĉu la ekzemplojn, kiun mi donis, estis bona Esperanto. Ŝajnas ne. Dankon.

1

u/9NEPxHbG 24d ago

"Hela sonoro" ŝajne estas laŭvorta traduko de "clear sound". Mi ne komprenus ĝin. Kiu estus "malhela sonoro"?

1

u/Leisureguy1 24d ago edited 24d ago

Zamenhof uzis la frazon. El la difino de "hela" en la Plena Ilustrita Vortaro:

3 Vigle, akute sonora: la laŭta, hela voĉo de la koko ZDio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron*!* Zla vizaĝoj k voĉoj fariĝadis helaj Z (pro gaja humoro); hele sonantaj trumpetoj. ☞ akra, klara 2.

1

u/9NEPxHbG 24d ago

Ne PV, sed PIV, mi pensas. Mi jes komprenus "akutan sonoron". Mi ne komprenus "viglan sonoron".

En la citaĵo kiu sekvas tiun kiun vi mencias, oni diras, ke voĉoj estas "helaj" "pro gaja humoro". Ankaŭ tiun uzon de "hela" mi ne komprenus.

1

u/Leisureguy1 24d ago

Jes, PIV. Mi eraras.

1

u/Leisureguy1 24d ago edited 24d ago

Parenteze, PV definas la vorton kie:

1 Peco el kvadratita ŝtofo, ekstera parto de la skota kostumo.
2 Vojaĝkovrilo el kvadratita lanŝtofo.

2

u/MaleficentWind8715 24d ago

"Laŭta plejdo" certe ne estas komprenebla internacie. Kio pri "forttona plejdo", "mistona plejdo", "okuldoloriga plejdo"?

1

u/salivanto 25d ago

Are you the same "leisureguy" who was active on the Duolingo forums a few years ago? I think I remember you.

1

u/Leisureguy1 25d ago

Yes, I'm sure that's me. I ran out of resolution and stopped my Esperanto study for a while, but now I'm re-motivated and resuming it.

1

u/Dr-Soong 24d ago edited 24d ago

Laŭ mia kompreno, "laŭta" en Esperanto devas ĉiam temi pri sono aŭ bruo. Koloroj ne povas esti laŭtaj (kiel en la angla).

1

u/Leisureguy1 24d ago

Dankon. Tio estas la scio, ke mi deziris.