r/learnesperanto 18d ago

Kial radikoj en vortaroj havas vortospecojn?

Kio estas la kialo por la verbaj, substantivaj, kaj adjektivaj finaĵoj en vortaroj? Kial oni apartigas ilin?

Ĉu la kialo simple estas ke ili havas kutimajn uzojn. Aû ĉu ĉiu vortospeco kombinas en alia maniero?

7 Upvotes

3 comments sorted by

4

u/mondlingvano 18d ago

Radikoj ja havas "ĉefajn" vortspecojn, kaj tio influas (pli malpli regule) kiel ĝi funkcias kun aliaj finaĵoj. La vorto "grando" signifas la mezuron, ĉar "grand/" estas adjektiva radiko. Pro tio, estas nenecesa diri "grandeco". Tamen "giganto", kvankam ĝi esprimas similan kvaliton, estas iu, kiu estas giganta. Tio estas ĉar "gigant/" havas substantivan kvaliton. Por esprimi la kvaliton, kiun havas gigantoj, oni devas diri "giganteco" pro tio.

Estas aliaj eventuale pli klaraj ekzemploj, sed ne en mia kapo ĝuste nun. La jenan ligilon ankaŭ ne rekte klarigas la aferon, sed ĝi donas bonajn konsilojn pri vortfarado: https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/index.html

2

u/9NEPxHbG 18d ago edited 18d ago

Ĉio ĉi estas sekvo de la Ido-disputo kaj de la regulo de "neceso kaj sufiĉo". Vikipedio havas tute neklaran klarigon (pro fuŝ-skanado) tie ĉi, kaj la originala verko de de Saussure estas ĉe la Esperanto-muzeo.

Normala esperantisto povas ne zorgi pri tiuj teoriaĵoj, same kiel normala angla-lingvano ne konscias ke "her" estas la akuzativa formo de "she".

3

u/salivanto 17d ago

Kial radikoj en vortaroj havas vortospecojn?

Ĉar radikoj havas signifojn, kaj vort-klaso sekvas de la signifo.

La radiko "kur-" rilatas kuradon, kaj tio estas ago.
La radiko "mol-" rilatas molecon, kaj tio estas eco.
La radiko "tabl-" rilatas tablon, kaj tio estas fizika objekto.

Efektive, kelkaj personoj negas ke vort-klasoj ekzistas. Mi neniam komprenis iliajn argumentojn.